Pilotfiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pilotfiŝo
Naucrates ductor.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Dornoskombredoj Carangidae
Genro: Naucrates
Rafinesque, 1810
Specio: N. ductor
Naucrates ductor
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La pilotfiŝo (Naucrates ductor) estas mara karnovora fiŝo el la ordo perkoformaj, el familio dornoskombredoj. La specio vivas ĉie en la varmaj kaj tropikaj malfermaj maroj.

Pilotfiŝoj sekvantaj ŝarkon

La pilotfiŝo havas sveltan korpon, forkan vostonaĝilon, kelkajn dornetojn antaŭ la dorsa kaj subvosta naĝiloj. ĝi kreskas ĝis ĉ. 60 cm, sur la blua korposurfaco troviĝas 5–7 okulfrapaj, vertikalaj malhelaj strioj.

Ĝi sekvas ŝarkojn kaj ŝipojn por nutri sin per la parazitoj kaj la nutraĵ-restaĵoj.