Pinkamindszent
Pinkamindszent [pinkamindsent] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend. La loknomo signifas hungare: Pinka-Ĉiuj Sanktuloj. Pinka estas rojo en la regiono.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9722
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 140
Situo
Pinkamindszent situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ vojo Körmend-Aŭstrio. Ĝis 2008 estis tie limpasejo al la kontraŭa Strem, poste ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trairebla senkontrole.
Historio
La unua skriba mencio okazis en 1221. En 1920 Pinkamindszent trovis sin ĉe la nova landlimo. Post 1945 ferkurteno konstruiĝis laŭ la limo. La vilaĝo estis vizitebla nur per permesilo. En 1989 la ferkurteno nuliĝis, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj.