Pirekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pirekso
registrita markovaromarko vd
Dum 29-a de decembro 1994 - nekonata/nuntempe
vdr
Laboratoria konusa botelo el pirekso

Pirekso estas vitro el borosilikato, kun malgranda koeficiento de termika ekspansio. En optiko ĝin oni uzas por speguloj, kaj ne por travideblaj sistemoj, ĉar ĝi estas malhomogena.

Ĝia ĉefa uzo estas fari varmorezistajn ujojn, ĉar danke al ĝia malgranda koeficiento de termika ekspansio, ĝi rezistas kontraŭ abruptaj ŝanĝoj de temperaturo.

La nomo pirekso devenas el la registrita marko Pyrex (prononcu [pireks]) patentita en 1915 de Corning Incorporated, usona firmao pri vitro kaj ceramiko.