Placebo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Placebo (aŭ ŝajnkuracilo) estas en strikta senco tiu pilolo aŭ alia medicina preparaĵo, kiu ne havas iun ajn farmakologian efikaĵon. Ofte uzata formo de placebo estas sukera pilolo. La placeboefiko estas tio, kio okazas kiam oni uzas placebon kaj saniĝas. Ĝi baziĝas je kredo, ke oni uzas veran efikaĵon.

[redakti] Medicina esplorado

Placeboj estas tre gravaj dum medicina esplorado. Kiam oni volas ekscii ĉu kuracilo havas sanigantajn ecojn, esploristoj devas kompari la kvanton de sanigo de tiuj personoj kiuj uzis la kuracilon, la placebon aŭ nenion. Ofte homoj saniĝas sole (tial oni devas scii kiel tio okazus) kaj ofte homoj saniĝas kiam ili pensas ke ili uzas bonan kuracilon (tial oni uzas placebojn).



Medicino
Ĉi tiu artikolo pri "Placebo" ankoraŭ estas ĝermo pri medicina temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.