Placo de Herooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de la Herooj

Placo de Herooj estas la plej fama placo de Budapeŝto. Ĝi troviĝas fine de la same fama Avenuo Andrássy kaj formas pordon al Urbobosko (hungare Városliget), kiu estas tre populara promenejo.

La imponan aspekton de la Placo de Herooj donas tri artaj konstruaĵoj: Mileneuma Memorpalaco, Belarta Muzeo kaj Arta Halo. Ĝin najbaras la Marŝa Placo, sur kiu oni ofte festas, faras programojn.

Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Stefano la 1-a (Hungario) ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.