Plagala finaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plagala finaĵo (de mezepoka latino plagalis, plaga, plage, „flanka tonalo“) estas en harmoniscienco la akordligo subdominantotoniko, kiu servas kiel plenfinaĵo.

Muzikpeco strukturita laŭ eŭropa harmoniscienco plejofte finiĝas sur la toniko (la akordo formita sur la bazotono). Kiam la antaŭa akordo estas kvara ŝtupo laŭsence de la ŝtupoteorio resp. subdominanto laŭsence de la funkciteorio, oni nomas tion plagala finaĵo. Kiam la antaŭa akordo tamen estas la dominanto, tion oni nomas aŭtenta finaĵo.

Aliavorte: plagalfinaĵo ekzistas, kiam la finakordo estas atingata ne per kvintfalo, sed per kvinta supriĝo aŭ per kvartfalo. Plagalfinaĵon oni sentas malpli streĉoplena ol la aŭtentan finaĵon, ĉar la strebotono de la bazotonalo ne aperas en la subdominanta akordo.

Pro ĝia ofta uzado en eklezia muziko oni nomas ĝin en ĉiutaga lingvo ankaŭ „eklezia finaĵo“. Aparte la konsenta eldiro „amen“ estas plejofte plagala finaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]