Playtime (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Playtime
filmo
Originala titolo Playtime
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1967
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado Jean Badal, Andréas Winding
Reĝisoro(j) Jacques Tati
Scenaro Jacques Tati • Art Buchwald
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Francis Lemarque
Rolantoj Jacques Tati • France Rumilly • Reinhard Kolldehoff • Alice Field • André Badin • André Fouché • Billy Kearns • François Viaur • Georges Montant • John Abbey • Laure Paillette • Madeleine Bouchez • Marie-Pierre Casey • Michel Francini • Rita Maiden • Yves Barsacq
IMDb
vdr

Playtime estas franca-itala filmo de Jacques Tati, filmita inter 1964 kaj 1967 kaj aperinta en 1967.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Playtime konsistas el ses sinsekvoj, ligitaj inter si dank'al uzo de du personoj kiuj interkruciĝos laŭlonge de la rakonto: Barbara, juna usona turistino vizitanta Parizon kaj Sinjoro Hulot, kiu rendevuis kun grava sinjoro.

  • En flughaveno: grupo da usonaj turistinoj alvenas al Orly kaj malkovras futurisman Parizon faritan de konstruaĵoj el vitro kaj ŝtalo, malvarmaj kaj senpersonaj.
  • Oficejoj: S-ro Hulot atendas gravan rendevuon, sed perdiĝas en labirinto de oficejoj kaj fine retroviĝas en ekspozicio.
  • Ekspozicio de inventaĵoj: S-ro Hulot kaj la usonaj turistinoj malkovras novajn inventaĵojn, el kiuj silenta pordo kaj balailo ekipita de reflektoroj.
  • Apartamentoj-montrofenestroj: nokte, S-ro Hulot renkontas kamaradon de regimento, kiu invitas lin al sia modernega apartamento.
  • Royal Garden: S-ro Hulot, kiu eskapis el sia amiko, retroviĝas al inaŭguro de restoracio Royal Garden kune kun la usonaj turistinoj. Sed la konstrulaboroj estas apenaŭ finitaj kaj la ŝika nokto-klubo suferas kelkajn debutajn difektojn. Frumateno estos trapasita en apuda kaf-trinkejo en la lumoj de la urbo.
  • Aŭtomobila karuselo: En baleto de aŭtoj, la aŭtoĉaro de la usonaj turistinoj reveturas al flughaveno.

Komento[redakti | redakti fonton]

Komerca fiasko post la apero, tiu filmo estas konsiderata de multaj kiel ĉef-verko de la film-faristo. Ĝi estis ambicia filmo en la formo. Jacques Tati konstruinte la tutan modernan urbon sur tereno en Bosko de Vincennes, volis transformi tiujn apertajn studiojn en kino-lernejon. La aŭtoritatoj ne allasante lin resti kaj forpelinte lin, li ĵetis la manuskripton sub la dekoroj forfalantaj sub la ŝoveliloj de la malkonstruistoj.

Pro la komerca fiasko kaj la grandega kosto de la filmo, Jacques Tati devis fari alian filmon (Trafic) por denove enspezi.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

70 mm-a formato[redakti | redakti fonton]

La filmo estas unu el la malmultaj fancaj filmoj filmitaj per 70 mm-a formato. Pri tio, Jacques Tati deklaris en tiama gazetara dosiero:[1].

Tio ebligis al li montri la senmezuran grandecon de arĥitekturo kompare kun homo.

Tio ankaŭ ebligis al li partoprenigi la spektanton, 70 mm-a formato ebligas [2] (citaĵo eltirita el Cahiers du Cinéma de septembro 1979).

Restaŭrado[redakti | redakti fonton]

La filmo estis restaŭrita en 2002 de François Ede. Tiu laboro kostis pli ol 800,000 eŭroj.

Playtime aŭ Opero de feliĉaj tagoj[redakti | redakti fonton]

Francis Lemarque verkis poste tekston al la ĉefa temo kiun li komponis por la filmo. Tiu valso titoliĝis Opero de feliĉaj tagoj kaj estis interpretita de Juliette Gréco. La kanzono donis sian nomon al unuopa gramofondisko de Gréco aperinta en januaro 1968 [3]:

Je vais te chanter l'opéra des jours heureux
Au coin d'une rue rien que pour nous deux,
Sans un musicien pour m'accompagner dans mon refrain,
Sans un comédien pour réciter ton rôle et le mien.

Traduko:

Mi kantos al vi Operon de feliĉaj tagoj
En stratangulo, nur por ni ambaŭ,
Sen muzikisto por akompani mian rekantaĵon,
Sen komediisto por reciti vian rolon kaj mian.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Play Time, un film de Jacques Tati, libro de François Ede kaj Stéphane Goudet en Cahiers du Cinéma, arta direktorado de la verko: Macha Makeïeff, 2002.
  • Les Films de mon oncle de Jérôme Deschamps, societo, proprietulo de dokumentoj, fotoj, fotogramoj de Play Time kaj filmoj de Jacques Tati.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Se mi filmos per super 8, mi montros unu fenestron, per 16 mm mi montros kvar, per 35 mm mi montros dek-du kaj per 70 mm mi montros la tutan fasadon de Orly
  2. malfermi fenestron, vitraĵon al tio, kio ĉirkaŭas nin, al personoj [...] rekte interparoli, montri lokojn, aĵojn: - Jen rigardu tie, rigardu... - Kion? - Vidu, rigardu tie, aviadilo alrapidas
  3. Philips 437.391 BE kaj al KD-reeldono en volumo 9 de la plena diskaro de Gréco aperinta en 2003, L'Éternel féminin, Mercury.