Pola Esperantista Fervojista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola Esperantista Fervojista Asocio (PEFA), landa asocio de IFEF

Polaj fervojistoj tre frue, nome en 1911, sufiĉe multnombre interesiĝis pri la faka movado. "Fervoja Esperantisto" menciis en 1911 jam 21 membrojn de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj (IAEF), inter ili F. Sandecki, kiu apartenis eĉ al la unua internacia estraro. Iliaj nomoj ĉiuj aperis sub "Rusujo", al kiu la pola tereno siatempe apartenis, sed eĉ ne unu vera ruso estis en tiu adresaro.

Pri la tempo inter la militoj nur estas konate, ke en 1926 ekzistis asesoro (landa delegito) Josef Kucharz kaj por 1929 la internacia organo anoncis 3 polajn membrojn. Tio ne ekskludas, ke entute ekzistis pli granda nombro da fervojistaj esperantistoj en Pollando.