Poligonacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poligonacoj
Fallopia dumetorum el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz (Thomé, 1885)
Fallopia dumetorum el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz (Thomé, 1885)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Poligonacoj Polygonaceae
Juss.
Subfamilioj
  • Polygonoideae
  • Eriogonoideae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Persicaria

Poligonacoj (Polygonaceae) estas familio en la ordo de la kariofilaloj; la sistemo de Cronquist donis al ili apartan familion (poligonaloj Polygonales), sed pli novaj taksonomiaj sistemoj metas ilin inter la kariofilaloj.

Estas du subfamilioj:

  • Polygonoideae kun 800 specioj en 28 genroj
  • Eriogonoideae kun 300 specioj troviĝas nur en la Amerikoj.

Genroj

Plej konataj genroj

  • poligono (Polygonum) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj (200 specioj) kaj grimpaj arbedojkun rondformaj tigoj oftehavantajn nodojn, super kiuj estas membraneca foliingo, la karakteriza stipulformiĝo de tiu. Ĝi havas kvinnombrajn florojn kaj triangulecajn aŭ platajn nuksojn.
    • (Polygonum fagopyrum): unujara herbo kun kor aŭ sagformaj folioj, blankaj aŭ helruĝaj floroj kaj akute triangulaj nuksoj utiligeblaj por fari grizan farunon kaj grion.
  • fagopiro (Fagopyrum): unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangulaj-korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio, kaj kultivata en plej malriĉaj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio.
  • kokolobo (Coccoloba): tropikamerikaj arboj, el kiuj la konata specio (C. uvifera) havas manĝeblajn ŝajnfruktojn, kiuj konsistas el triangulecaj nuksoj ĉirkaŭitaj de ŝvelintaj, sukoplenaj receptaklo kaj kaliko kaj kiuj havas agrablan acidetan guston.
  • rumekso (Rumex): plejparte plurjaraj herboj kun multaj verticilioj de floroj kaj kun triflanka nuksoenfermnita en la tri internaj periantaj folioj, kiuj kreskas dum la maturiĝo de la frukto.
    • okzalo (Rumex acetosa): plurjara dioika herbo (Rumex acetosa), kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.
    • patienco (Rumex patientia): plurjara herbo kun grandaj folioj, kiuj precipe en Sud-Eŭropo estas uzataj kiel spinaco.
  • rabarbo (Rheum)

Plena listo