Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La reĝo antaŭ Maastricht (1672).
La reĝo antaŭ Maastricht (1672).

Ludoviko la 14-a (franclingve Louis XIV, prononcu [lui katorz]) (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 11-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkaj monatoj antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, la kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Reĝo-Suno (Le Roi Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando.