Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/57

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidanta Taŭro
Sidanta Taŭro

Sidanta Taŭro (nask. ĉ. 1831 ĉe Grand River, indiana rezervejo de Dakoto [hodiaŭ Sud-Dakoto], Usono – mortis 1890. 12. 15. ĉe Grand River, Sud-Dakota) estis tetona dakota indianestro; li unuigis la siuajn tribojn, kiuj luktis por travivo en la nord-amerika prerio. Li estis malfida al la blankuloj kaj fervore batalis kontraŭ ili.

Li prenis armilon en aĝo de 14 kaj baldaŭ konatiĝis kiel sentima batalanto. Kiel tribestro, li gvidis la etendiĝon de la siuaj ĉasejoj al okcidento. Li unuafoje kontraŭbatalis blankajn soldatojn en junio de 1863, kiam la usona armeo faris venĝan militiron kontraŭ la santi-aj siuoj. Dum la sekvaj kvin jaroj li daŭre batalis kun la soldatoj, kiuj pli kaj pli enpenetris la siuajn ĉasejojn kaj tiel danĝerigis la vivtenon de la indianoj. Pro sia kuraĝeco kaj saĝeco, oni elektis lin ĉefa tribestro de la tuta siua popolo en 1867.