Sidanta Taŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidanta Taŭro
Persona informo
Tȟatȟáŋkja Íyotakke
Naskonomo Jumping Badger
Naskiĝo 1-an de januaro 1831 (1831-01-01)
en Grand River
Morto 15-an de decembro 1890 (1890-12-15) (59-jaraĝa)
en Teritorio Dakoto
Mortis pro Gun shot wounds vd
Mortis per pafvundo vd
Etno LakotojUsonaj indianoj vd
Lingvoj angla • siua lingvo • lakota vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Sidanta Taŭro
Familio
Edz(in)o Light Hair • Four-Robes-Woman • Snow-on-Her • Seen-by-her-Nation • Scarlet Woman vd
Infanoj Crow Foot • son of Sitting Bull vd
Profesio
Okupo gentestrokuraculo vd
Laborkampo Siuoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Indiana estro
Indiana estro

Sidanta Taŭro (El la lakota Tatanka Iyotaka sidiĝanta virbovo, taŭro) estis tetona dakota indianestro kiu naskiĝis ĉirkaŭ 1831 en indiana rezervujo; li unuigis la siuajn tribojn, kiuj luktis por travivo en la nordamerika prerio. Li estis malfida al la blankuloj kaj fervore batalis kontraŭ ili.

Li prenis armilon en aĝo de 14 kaj baldaŭ konatiĝis kiel sentima batalanto. Kiel tribestro, li gvidis la etendiĝon de la siuaj ĉasejoj al okcidento. Li unuafoje kontraŭbatalis blankajn soldatojn en junio de 1863, kiam la usona armeo faris venĝan militiron kontraŭ la santi-aj siuoj. Dum la sekvaj kvin jaroj li daŭre batalis kun la soldatoj, kiuj pli kaj pli enpenetris la siuajn ĉasejojn kaj tiel danĝerigis la vivtenon de la indianoj. Pro sia kuraĝo kaj saĝeco, oni elektis lin ĉefa tribestro de la tuta siua popolo en 1867.

La siuoj packontraktis kun la usona registaro en 1868 en la dua Traktato de Fort Laramie, kiu donis al loĝejo de la indianoj la sudokcidentan parton de la nuna Sud-Dakoto. Sed kiam oni trovis oron meze de la 1870-aj jaroj en la Nigraj Montoj, orfosistoj okupis terojn de la indianoj.

Fine de 1875, tiuj siuoj kiuj kontraŭstaris la blankulajn atakojn, devis iri al la rezervejo aŭ ili iĝos malamikoj de Usono. Kvankam Sidanta Taŭro volis plenumi la postulojn, en la akra malvarmego ili ne povis migri ĝis la donita tempolimo la kelkcent-kilometran vojon.

En marto, generalo George Crook ekatakis. Sidanta Taŭro kunvokis la siuojn al bivako en Montano kaj la ĉejenojn kaj kelkajn tribojn de la arapahoj. La 17-an de junio, en la batalo de Rosebud, ili retretigis taĉmentojn de Crook. Post tio, la indianaj estroj translokigis la bivakon al valo de rivero Little Bighorn. Sidanta Taŭro tiam faris sundancon kaj kiam li eldeliriĝis, parolis pri sia vizio: li vidis soldatojn kiuj falis kiel akridoj el la ĉielo. La aŭguro plenumiĝis la 25-an de junio, kiam subkolonelo George Armstrong Custer atakis la valon kaj en la batalo de Little Bighorn li kaj ĉiuj liaj soldatoj mortis.

La blankuloj konsterniĝis kaj intensigis la armeajn agadojn. La siuoj daŭre venkis en la bataloj, sed en la milito ili ne havis ŝancon. La vivteno de la indianoj dependis de la bizonoj, kiujn la blankuloj daŭre ekstermadis. La malsatantaj siuoj kapitulaciis kaj maje de 1877 Sidanta Taŭro kun kelkaj fiduloj fuĝis al Kanado. Li aliĝis en 1885 al sovaĝokcidenta asocio de Buffalo Bill kaj akiris mondkonatecon.

En 1889, la religia movado spirit-danco de la siuoj maltrankviligis la registaron. Oni sendis indianajn policanojn kaj soldatojn por kapti la estron Sidanta Taŭro. La 15-an de decembro 1890, oni kaptis ĉe Grand River Sidantan Taŭron, kiu mortis kiam liaj batalantoj provis liberigi lin. (masakro de Wounded Knee)

Oni entombigis lin en Fort Yates, sed la restaĵojn pli poste oni transportis al la sud-dakota Mobridge (1953), kie granita lanco signas lian ripozlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]