Portalo:Homoj/Homoj po semajno/14
Pierce Brendan BROSNAN estas irlanda kaj brita aktoro nun vivanta en Usono. Li naskiĝis la 16-a de majo 1953 kaj fariĝis tutmonde populara dank'al famaj britaj kaj usonaj filmoj inkluzive kvar James Bond, la angla Agento 007, kie li rolis 4 fojojn de 1995 ĝis 2002.
Ununura filo naskita en Drogheda, County Louth, kiu estas en norda parto de la Respubliko de Irlando proksime de la landlimo kun Nord-Irlando, Pierce havis malfacilan vivkomencon.