Portalo:Homoj/Homoj po semajno/24

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tenzin Gyatso (བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ en la tibeta) estas la 14-a Dalai-Lamao, en la gento gelug kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo. Naskita la 6-an de julio 1935, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).

Li ricevis la Premio Nobel de Paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomio de tibeto.

Gyatso naskiĝis en farmista familio sub la nomo de Lhamo Thondup' (ankaŭ ortografiita "Dhondrub") la 6-a de julio 1935 en la fora nord-orienta provinco Amdo en la vilaĝo Takster, malgranda kaj malriĉa domaro, kiu kuŝis sur monteto kaj superstaris vastan valon.