Portalo:Homoj/Homoj po semajno/36

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Berkman, 1892
Alexander Berkman, 1892

Alexander Berkman (21-a de novembro 1870 - 28-a de junio 1936) estis rusa enmigrinto, kiu iĝis usona verkisto kaj radikala anarkiisto. Berkman estis elstara membro de la anarkiista movado. Li estis kunulo de Emma Goldman, litovia anarkiisto kun kiu li kunlaboris tre ofte kaj organizis kampaniojn pri homaj rajtoj kaj kontraŭmilitajn.

Berkman naskiĝis kiel Ovsei Osipovich Berkkan en Vilno, Litovio, filo de riĉa juda negocisto. Li kreskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio, kie li estis konata kiel Alexander, la plej ofta nomo en tiu lando; poste li estos konata inter siaj geamikoj kiel Sasha (la komuna rusa kromnomo por Alexander).