Portalo:Libera programaro/Artikolo de la monato/Inkscape

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inkscape estas malfermitkoda komputila programo por krei kaj modifi vektorajn ilustraĵojn.
Ĝia ĉefa datumaranĝo estas la W3C-normo SVG, kaj ĝi ankaŭ subtenas aranĝojn kiel PDF kaj PostScript.

La programo uzas la ilaron GTK+ kaj estas ĉefe kreita por Linux, sed estas ankaŭ disponebla por Windows kaj OS X.
Ekde februaro 2007 ekzistas Esperanto-traduko de la programo.

La programo povas eksporti desegnon al la rastruma aranĝo PNG.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]