Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel (Érd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel
Paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel en Érd
Paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel en Érd
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Érd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Érd
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 330 sidlokoj, 70 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Érd, Gellért utca 9
vdr

La paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel (origine hungare Kármelhegyi Boldogasszony-templom) estas sakrala moderna konstruaĵo en Hungario, en urbo Érd en loĝkvartalo poŝtista.

Preĝejo Karmelmonta Dipatrino en Érd

Historio[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Érd preĝdomo funkciis jam en la 15-a jarcento, ekde la 18-a jarcento jam kirko. Precipe ekde la 20-a jarcento la loĝantaro kreskiĝis, pliaj loĝkvartaloj estiĝis. En la poŝtista loĝkvartalo la katolikoj fondis memstaran grupon en 1947, ekde la sekva jaro la matrikula skribo ekfunkciis. La paroĥa rajto alvenis en 1962. La kirko mem konstruiĝis en 1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La formo estas nekutima kaj malregula. Escepte la enirejon regula geometria formo apenaŭ troviĝas kaj ekstere kaj interne. La fenestoj ofte estas neregulaj kvinlateroj. La turo havas 3 sonorilojn.

Kermeso okazas en la 16-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.