Preĝejo Maŭro de Pécs (Kozármisleny)
Preĝejo Maŭro de Pécs | |
---|---|
Preĝejo Maŭro de Pécs en Kozármisleny
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kozármisleny |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Pécs |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1971 |
Konsekrinto | József Cserháti |
Arkitektura priskribo | |
Tipo de konstruaĵo | 1971 |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Preĝejo Maŭro de Pécs estas sakrala konstruaĵo en urbo Kozármisleny (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Kozármisleny eklezie apartenis al Egerág. La katolika grupo estis fondita en 1945, kiu estis levita al paroĥo en 1977. Tiu ĉi kirko estis konstruita en 1971 en korto de la paroĥo. (Alia katolika kirko konstruiĝis en la urbo en 1996.)
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, sed proksime la paroĥejo kuŝas. Sur la fasado meze la turo plene reliefas. La turo mem estas plata muro, iomete pli alta, ol la navo. La plataĵo havas tre grandajn fenestrojn, en la pli supra pendas 2 sonoriloj. Tuj apud la turo situas la enirejo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Ankoraŭ tre simplaj fenestroj estas videblaj sur la fasado. La navo estas tre simpla sen iu ajn ornamaĵo. Interne András Szilágyi (vitroartisto) kreis la vitralojn. La muroj ne estas pentritaj.