Preĝejo Sankta Anna (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Anna apud malgranda preĝejo Katoghike.

Preĝejo Sankta Anna (armene: Սուրբ Աննա Եկեղեցի Surb Anna Jekegheci ) estas preĝejo de la Armena Apostola Eklezio malfermita en 2015 en la distrikto Kentrono de Erevano, Armenio, najbara al la preĝejo Katoghike de la 13-a jarcento .

Historio[redakti | redakti fonton]

La 4-an de julio 2009 la Katolikoso Garegino la 2-a benis la terenon por la konstruado de preĝejo Sankta Anna kaj apuda komplekso kiu servus kiel la Erevana loĝejo de la Katolikoso . La ceremonion ĉeestis prezidanto Serĵ Sargsjan; Prezidanto de la Konstitucia Tribunalo, Gagik Harutjunjan; Urbestro de Erevano, Gagik Beglarjan; membroj de la Frataro de Sankta Eĉhmiadzin, membroj de la supera spirita konsilio naciaj kaj armen-usonaj bonfarantoj Hirair Hovnanjan kaj lia edzino, Anna, laŭ kiu la preĝejo estis nomita.[1]

Konstruado komenciĝis en 2011 kaj finiĝis en 2014. La 30-an de aprilo 2015 la preĝejo estis konsekrita de Katolikosa Garegino la 2-a [2].

Surbaze de projekto de arkitekto Vahagn Movsisjan, la preĝejo estas el unu-kupola krucoforma stilo kun sonorilturo ĉe la enirejo. La pontifika loĝejo situas okcidente de la preĝejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]