Preĝejo Sankta Antonio (Nyíregyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Antonio de Padovo
Preĝejo kaj monaĥejo Sankta Antonio de Padovo en Nyíregyháza
Preĝejo kaj monaĥejo Sankta Antonio de Padovo en Nyíregyháza
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Nyíregyháza
dekanujo Nyíregyháza
Dato de konsekro 1938
Konsekrinto Endre Kriston
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Wälder (arkitekto)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La franciskana monaĥejo kun preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Nyíregyháza. Laŭ fontoj la preĝejo ofte estas kapelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La franciskana monaĥejo kun preĝejo (aŭ kapelo) estis konsekrita en 1938. En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, la monaĥejo iĝis ŝtata posedo. Depost fino de la socialismo la eklezio reaĉetis ĝin kaj poste interne loĝas emeritaj pastroj. La preĝejo daŭre funkcias.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo situas ĉe stratangulo kaj formas ĉefe L-majusklon. En proksimeco de la stratangulo estas videbla firstotureto. La monaĥejo estas unuetaĝa, sed ĉe la enirejo estas duetaĝa domego, iom apartigita de la monaĥejo. En la korto estas skulptaĵo pri Antonio de Padovo. En la preĝejo la altara bildo prezentas Kriston kun Sankta Francisko el Asizo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]