Preĝejo Sankta Kruco (Budakalász)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Budakalász
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Budakalász
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budakalász
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1907
Konsekrinto Ottokár Prohászka
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budakalász.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Budakalász preĝejo estis menciita jam en 1355. Nova preĝejo konstruiĝis en la 1820-aj jaroj, kiu pro la oftaj inundoj iomete ruiniĝis. Tial oni konstruis pli novan preĝejon en 1907, la malnova estis malkonstruita. La orgeno muzikas ekde 1908. Kapeleto estas videbla de 1911.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en ĝardeno laŭ strato. Ĝi havas unusolan turon (kun horloĝo de 1994 super la enirejo. En la interna parto la nun videblaj freskoj estis pentritaj en 1956. Pli nova marmora altaro fariĝis en 1959. En la sekva jaro estis konstruita kapelo por baptado. En la proksimeco estas la paroĥo, same tiam konstruita, kiel la preĝejo.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La katolika kirko en Budakalász
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.