Preĝejo Sankta Miĥaelo (Rohr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥaelo-kirko en Rohr
ambona altaro kun orgeno mit Orgel
panoramo interna
kariljono

La Preĝejo Sankta Miĥaelo (germane: St. Michael) en Rohr (Turingio), Germanujo, estas la plej malnova kirko de Turingio. Ĝi konstruitis inter 815 kaj 824 kiel monaĥeja kirko de benediktanoj. La klostro estis filio de la Abatejo de Fulda. Ĉar ĝi malfunkcis jam ĉ. la jaro 900 la komplekso servis en la jarcentoj 10-a kaj 11a kiel reĝa palatejo. Gravis la redono de la forkaptita Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio) fare de Henriko la 2-a (Bavario) al la imperiestrinoj Adelaido el Burgundio kaj Teofano (Sankta Romia Imperio) en la jaro 984. Dum la malfrua Mezepoko oni aldonis tie ĉirkaŭfortikaĵon kaj kreis sekve defend-preĝejon. Nur post la Reformacio ĝi iĝis simpla paroĥuja kirko.

Priskribo arkitektura[redakti | redakti fonton]

Dum karolida tempo starigitis halokirko kun transepto. Eble jam dum la unua konstrufazo faritis ankaŭ kripto kie miksiĝis halo-formo kun ĉirkaŭo. De tiam troviĝas surloke la plej malnova kripto de Meza Germanujo. Ĝi jam apartenis al la monaĥoj, kies klostro detruitis en 915 fare de hungaroj.[1] Dum la gotika epoko oni enmuris la fenestrojn por malfermi aliloke pli grandajn. Post Mezepoko la flankaĵoj de la transsepto forigitis kaj la kripto surŝutitis; ĝia remalkovriĝo sukcesis nur post ja jaro 1900.

La pitoreska komplekso estas ĝis hodiaŭ la unusola granda konstruaĵo datumante el la karolida tempo en Orienta Germanujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert von Hintzenstern: Gebaut wie für die Ewigkeit Klosteranlagen in Thüringen Kulturzeugnisse aus alter Zeit. Verlagshaus Thüringen, 1996, ISBN 3-89683-104-6, p. 35

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Jacobsen, Leo Schaefer, Hans Rudolf Sennhauser: Vorromanische Kirchenbauten, Katalog der Denkmäler bis zum Ausgang der Ottonen, Prestel München 1991, ISBN 3-7913-0961-7
  • Annett Laube-Rosenpflanzer, Lutz Rosenpflanzer: Kirchen, Klöster, Königshöfe : vorromanische Architektur zwischen Weser und Elbe, Halle 2007, ISBN 3-89812-499-1

Eksteraj ligiiloj[redakti | redakti fonton]

50.57829210.499329