Preĝejo Sankta Miĥaelo (Windischholzhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihhaelo-kirko en Windischholzhausen
interno

Preĝejo Sankta Miĥaelo (germane: St. Michaelis) trovigas en Windischholzhausen, urbokvartalo de Erfurto je strato Haarbergstraße 117. Apartenante al la ekleziaro erfurta de Evangelia Eklezio en Meza Germanujo (EKMD) ĝi estas monumentprotektotaĵo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De kirko de antaŭ 1150 konserviĝis nur la kvadrata ĥoreja turo kaj la apsido. La longa navo kun tri aksoj estis novkonstruita en 1710 en la direkto okcidenta. Ĝi havas groptegmenton kaj arkofenestrojn longflanke. Ĉe la eosta fronto havas la turo kupolitajn fenestrojn unu sur la alia kun belaj mezaj kolumnoj.

Imponas ankaŭ la horloĝo kaj la spajro. De la kvar sonorloj mankas du kiuj muldiĝis dum la Dua mondmilito por armilfaro. Ekstere ĉe la turospajro estas kroma sonorilo por horindikado. Teretaĝe oni havas krucripvolbon kaj la duonronda apsido havas lumenlasejojn en formo de litero kso. Dum restaŭradlaboroj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj forigis oni la ambonaltaron kaj la malnovan benkaron dume la turosapco kaj la apsido jam mure dividite re-integritaj estis en al tuton internan. Inter la navo kaj la altarejo troviĝas triumfarko sur abutmentoj, inter apsido kaj ĥorejo ankoraŭ dua, pli simpla arko. La interno havas du neinterrompitajn galeriojn kaj ebenan plafonon kiu estis novigita en 1806 kaj en 1987.

Krome admireblas baptujo el la 13-a jarcento, triptiko de antaŭ 1450 kun meza kesteto kaj du pentritaj flankaj aloj. Maldekstre de Mario estas la gesanktuloj Doroteo kaj Laŭrenco de Romo, dekstre apud Johano estas Katarina el Aleksandrio kaj Ciriako. Meze troviĝas la krucumito kun la ĉekrucstarantaj Mario kaj Johano.

La flankaj aloj malfermitaj rakontas la kristnaskan historion kaj la adoradon de la saĝuloj kaj ĉe la nefesta, fermita parto la anunciacion.

En 1820 alvenis nova orgeno de Johann Wilhelm Salfelder el Stadtilm post kiam la pli malnova el 1820 iĝis fifekta. La stadtilm-a firmao Schönefeld renovigis la instrumenton inter 1994 kaj 1997 kiu havas nun 1073 fajfojn, 18 registrojn kaj du klavarojn.

De 1965 ĝis 1989 paroĥestris Roland Weißelberg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1388.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.94716311.092025