Preĝejo Sankta Triunuo (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Triunuo
Preĝejo de Sankta Triunuo en Szolnok
Preĝejo de Sankta Triunuo en Szolnok
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Franciskana preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szolnok, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko unue kapelo konstruiĝis por franciskanoj en 1718. Ĝi pligrandiĝis inter 17231729 kaj en 1736 jam oni faris fundamenton de la navo. Inter 1724-1757 baroka preĝejo kune kun monaĥejo konstruiĝis. Elvideja parto de la turo pretiĝis en 1835. La nuna formo estas videbla ekde la 19-a jarcento. Fine de la 20-a jarcento la plena preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, malsupre meze funkcias la ornama enirejo. Laŭ kutimo de la franciskanoj la turo situas ĉe la sanktejo. La preĝejo havas 6 flankokapelojn kaj 11 altarojn. La predikejo estas baroka kaj ornamriĉa. La freskoj estis pentritaj en 1819.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj pri la kirko
Turo de la franciskana preĝejo
Fasado de la franciskana preĝejo
Ornama enirejo
Monaĥejo apud la kirko



}}