Presa Societo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:PresaSocieto.jpg
Presa Esperantista Societo, foto presita sur bildkarto de 1905

Aperas kiel Presa Esperantista Societo en katalogoj.

Presa Societo Esperantista estis fondita en Parizo en 1904 por la presado kaj eldonado de Esperantaj gazetoj kaj libroj. Ĝi estis la unua pure Esperantista entrepreno. Prezidanto de la administracio estis profesoro Théophile Cart, komerca direktoro doktoro Paul Fruictier, teknika direktoro Paŭlo Lengyel. Inter la gazetoj de ĝi eldonitaj la plej grava estis la Lingvo Internacia, kies redaktoro Théophile Cart, ĉiam energie batalis por la Fundamento. Danke al tiuj gazetoj kaj al la multnombraj nur purstilaj libroj, kiujn ĝi eldonis, la ŝanĝemuloj de Esperanto estis venkitaj. Post la Unua Mondmilito tiu societo devis ĉesigi sian ekzistadon kaj tute malaperis. Sed jam de 1908 la akciuloj de la societo decidis vendi la presejon al ĝia laborestro Viktoro Polgár kaj konservis nur la librejon-eldonejon.

Eldonaĵo de la eldonejo

La produktado de la presejo kaj eldonejo estis ampleksa: Vortaroj, romanoj, revuoj. La titoloj estas troveblaj en diversaj bibliotekoj, sed neniam komplete. La lasta

Fontoj