Preux-au-Sart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preux-au-Sart
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Ouest
INSEE kodo 59473 [+]
Poŝtkodo 59144
Kodo laŭ INSEE 59473
Politiko
Urbestro S-ro Gérard Cauchy
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 233 (1 999)
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°17′03″N 3°41′17″O  /  50.28417°N, 3.68806°O / 50.28417; 3.68806 (Preux-au-Sart) (mapo) Koordinatoj: 50°17′03″N 3°41′17″O  /  50.28417°N, 3.68806°O / 50.28417; 3.68806 (Preux-au-Sart) (mapo)
Alto 80 m - 139 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,09 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Preux-au-Sart en Francio
50° 17′ 03″ Nordo 3° 41′ 17″ Oriento / 50.2841666667 °N, 3.68805555556 °O / 50.2841666667; 3.68805555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Preux-au-Sart [+]
vdr

Preux-au-Sart estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 233 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Preux-au-Sart.
Blazono de Preux-au-Sart.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preux-au-Sart estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Preux-au-Sart troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Preux-au-Sart etendiĝas sur 5,09 km². La vilaĝo konsistas el 7 domaretoj : La Boiscrête, Bois Saint Pierre, Bois de la Ferrière, Marsy, Plat de Bois, Warpe, kaj Le Château.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La golfejo Mormal troviĝas sur la teritorio de la komunumo kaj proksime al la forsto Mormal : ĝi proponas 18 kursojn sur distanco de pli ol 6 000 metroj. La golfklubo situas en eksa farmodomo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Preux-au-Sart apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]