Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa 1998 Rusio 2013 Posta
Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002
Prezidanto de Inguŝio
la 7-a de aprilo kaj 28-a de aprilo 2002
Balot-tipo  Regiona prezidanta baloto
Registritoj  22[1]
  
67,65 %
  
65,72 % 2,9 %
Murat Zjazikov
  
19,11 %
  
53,13 %
Aliĥan Amirĥanov
  
33,09 %
  
43,19 %
Muĥarbek Auŝev
  
17,04 %
Aĥmet Malsagov
  
13,56 %
Beslan Ĥamĉijev
  
8,68 %
Ruslan Maskurov
  
3,7 %
Magomet-Baŝir Abadijev
  
1,14 %
Ibragim Gulajev
  
0,62 %
Prezidanto de Inguŝio
Antaŭa
Nova
vdr

La Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002 okazis unu jaron antaŭ la difinita tempo pro eksiĝo de la unua prezidanto de la respubliko generalo Ruslan Auŝev. La balotkampanjo disvolviĝis en ĉiam pli streĉa atmosfero kaj nur en la dua rondumo la venkinto estis oficiale deklarita generalo Murat Zjazikov.

Eksiĝo de Ruslan Auŝev[redakti | redakti fonton]

La unua prezidanto de la respubliko generalo Ruslan Auŝev antaŭlonge insistis, ke la prezidanta balotado okazu unu jaron pli frue de la destinita tempo, pravigante tion per sia deziro malsamtempigi la prezidantan kaj parlamentan balotojn. La parlamentanoj refutis sian antaŭtempan eksiĝon, do li decidis eksiĝi mem[2]. La Supera Kortumo de Inguŝio nuligis lian decidon pri ŝanĝo de la balotdatoj, do la 29-an de decembro 2001 li eksiĝis, kio neeviteble sekvigis la balotadon ene de tri monatoj[3][4]. La 8-an de januaro 2002 la respublika parlamento ordonis, ke la baloto okazu la 7-an de aprilo[5].

Kandidatoj[redakti | redakti fonton]

La registriĝo de la kandidatoj finiĝis la 15-an de februaro. Registropetojn donis 35 personoj[2] (laŭ aliaj datumoj — 34)[6], sed kvar ne sukcesis kolekti bezonatajn apogsubskribojn kaj ok prezentis tiujn fuŝajn, do nur 22 estis akceptitaj[1].

Inter ili estis konataj politikistoj. Sed la ĉefaj konkurantoj estis portempa plenumanto de la prezidantaj devoj Aĥmet Malsagov, la antaŭnelonge eksiĝinta ministro pri internaj aferoj Ĥamzat Gucerijev kaj viculo de la plenrajta reprezentanto de la prezidanto de Rusio en Suda federacia regiono Murat Zjazikov, antaŭ kelkaj semajnoj ricevinta la generalan rangon. La antaŭa prezidanto Ruslan Auŝev subtenis Ĥamzaton Gucerijev.

Magomet-Baŝir Abadijev estis la prezidanto de la Konsilio de la direktoroj de la agroindustria korporacio «APAKO».

Bagautdin Auŝev estis la plej juna el la tri fratoj de Auŝev (Ruslan estis la meza kaj Adam la plej maljuna).

Baŝir Auŝev estis kuzo de la eks-prezidanto kaj iama ministro pri internaj aferoj de la respubliko.

Muĥarbek Auŝev estis la eks-deputito de la Ŝtata Dumao, prezidanto de asocio «Adept» (Moskvo) kaj tre malproksima parenco de la eks-prezidanto. Li asertis, ke la Kremlo subtenas lin kaj Murat Zjazikov estas la nura dublanto[7].

Beslan Ĥamĉijev estis vic-ministro de Inguŝio pri etnaj, federaciaj kaj migradaj aferoj.

Ibragim Gulajev estis la vic-prezidanto de la Asambleo de la popoloj de Nord-Kaŭkazo.

Aĥmet Malsagov, ĉefministro de la respubliko, estis de multaj konsiderata la posteulo de Ruslan Auŝev, kiu nomumis lin la provizora plenumanto de la prezidantaj devoj. Tamen Ruslan Auŝev unue esprimis sian simpation al deputato de la Ŝtata Dumao Aliĥan Amirĥanov, kies oratorajn kapablojn admiris la inguŝoj[2]. Sed la 21-an de januaro 2002 li deklaris ke subtenos generalon Ĥamzat Gucerijev, kiu estis ministro pri internaj aferoj de Inguŝio kaj frato de Miĥail Gucerijev, prezidanto de la naftokompanio Slavneft[2] (kiu tamen subtenis Aliĥan Amirĥanov)[8][9]. Ruslan Auŝev diris, ke Malsagov ne planis kandidatiĝi kaj volis foriri al Moskvo, kaj nur poste ŝanĝis sian decidon. Auŝev opiniis, ke Malsagov ne kapablus regi la respublikon, dum generalo-leŭtenanto Ĥamzat Gucerijev povus fari tion. La tutnacia unio de la inguŝa popolo «Dajmokĥ» (la unio de la plejaĝuloj) subtenis Malsagov, ĉar Ruslan Auŝev ĉiam subtenis lin kaj poste ĝi volis ŝanĝi la jam faritan decidon. Krome la plejaĝuloj rimarkigis ke la familio Malsagovoj estas la plej fama kaj aŭtoritata en Inguŝio. Prezidanto de «Dajmokĥ» Savarbek Ŝadiĵev diris, ke la Unio subtenus komerciston Miĥail Gucerijev mem, sed ne lian fraton Ĥamzat Gucerijev, kiu estis «nura milicano». Aĥmet Malsagov post ekpreni la provizoran potencon eksigis la estron de la prezidanta administracio Jakov Mestojev kaj lian viculon Ĥamzat Kodzojev pro «superuzo de la oficaj plenrajtoj». Li klarigis, ke ambaŭ konspiris kontraŭ li[2].

Ruslan Auŝev diris, ke Miĥail Gucerijev ne subtenis la fraton, ĉar Ĥamzat Gucerijev estis pli aĝa, do estus pli grava kaj aŭtoritata reganto, malegala al Miĥail. Ĥamzat Gucerijev kolektis preskaŭ tridek mil subtenajn subskribojn anstataŭ 2500 bezonataj. Li diris ke volas esti «bona helpanto al nia prezidanto Vladimir Vladimiroviĉ Putin kaj transkondukanto de lia volo en la respubliko»[2]. La 11-an de marto li eksiĝis de la ministra posteno[10].

Matene la 7-an de marto ĉe la kulturdomo de Nazrano, kie troviĝis balotstabejo de Ĥamzat Gucerijev, eksplodis bombo kies povon oni taksis je 200 gramoj en la TNT-ekvivalento. Vespere tie devus okazi koncerto de la populara kantistino Katja Ogonjok, invitita de la kandidato. Alia incidento estis ligita al la skandala ĵurnalisto Aliĥan Gulijev, kiu estis konfidenculo de la kandidato Murat Zjazikov, denuncis Ĥamzat Gucerijev kaj liajn konfidenculojn Ĥamzat Kodzojev kaj Lidija Gamurzijeva kiel organizantoj de lia forŝtelo.

Ruslan Maskurov estis la prezidanto de la Konsilio de la direktoroj de kompanio «Zangaz trast» (Moskvo), iama estro de Malgobeka distrikto kaj vic-ĉefministro de Inguŝio, loĝanta ekster la respubliko. Antaŭe li dufoje kandidatiĝis al la Ŝtata Dumao[2].

Murat Zjazikov deklaris pri siaj prezidantaj pretendoj la 31-an de januaro[11]. Li estis viculo de la plenrajta reprezentanto de la prezidanto de Rusio en Suda federacia regiono Viktor Kazancev kaj antaŭ kelkaj semajnoj ricevis la generalan rangon[12]. La Kremlo kaj Viktor Kazancev malkaŝe subtenis lin kaj afiŝoj kun foto de Zjazikov kaj Vladimir Putin abundis tra la respubliko. Ruslan Auŝev forte oponis lin, demandante: «Kiel la popolo, kiu iam estis deportita de la samaj [specialaj] organoj voĉdonos por li?»[2]. En la respubliko amase disvastiĝis flugfolioj, en kiuj li estis nomata «la FSB-sklavo», akuzata pri la intenco detrui la inguŝian suverenecon kaj reunuigi la respublikon kun Ĉeĉenio[13].

Forigo de Ĥamzat Gucerijev[redakti | redakti fonton]

Ĥamzat Gucerijev, kiun subtenis ĉirkaŭ 15 eksiĝintaj kandidatoj, estis forigita antaŭ la unua balotrondumo kun preteksto ke li, kien ŝtatoficisto de la kategorio «B» devintus eksiĝi dum tri tagoj post kandidatiĝo, sed ne faris tion. Gucerijev pravigis sin, referencante al la inguŝa leĝaro kiu ne enhavas tian postulon, sed malsukcesis[14]. Liaj subtenintoj transiris al Aliĥan Amirĥanov[15]. La peton pri la eksigo prezentis la skandala ĵurnalisto Aliĥan Gulijev, murdota la 18-an de julio 2003 en Nazrano[16].

Aliaj eksigoprovoj[redakti | redakti fonton]

Aliĥan Gulijev planis peti eksigon ankaŭ de Aliĥan Amirĥanov, sed lin antaŭis pensiulo Baŝir Batĥijev, poste ankaŭ murdita[16]. Aliĥan Gulijev ne ĉeestis la proceson kaj post dekhora kunsido juĝisto refutis la peton pri la eksigo de Aliĥan Amirĥanov[17]. Aliĥan Gulijev krome asertis ke Muĥarbek Auŝev dum la balotkampanjo okupiĝis pri bonfara agado, kio ankaŭ estas malpermesita por la kandidatoj[18].

Akuzo pri subaĉeto de voĉdonantoj[redakti | redakti fonton]

La prezidanta palaco. Magaso, Inguŝio.

Krome oni kulpigis Ĥamzat Gucerijev pri subaĉeto de la elektantoj, ĉar la 2-an de aprilo en la flughaveno de Magaso estis kaptita sako kun 4 milionoj da dolaroj (laŭ aliaj fontoj temis pri 3 milionoj da dolaroj kaj 10 milionoj da rubloj)[19], transportitajn de la BIN-banko. Parton de la mono oni poste deklaris falsa[20]. La banko neis same falsecon kaj subaĉetajn celojn de la kargo[19]. La 9-an de aprilo la respublika prokurorejo ekis krimenketadon pri tio kaj okazigis traserĉadon en la balotstabejoj de la kandidato, konfiskante dokumentojn kaj komputilojn. Aliĥan Amirĥanov, kiu tiutempe jam oficiale anonciĝis por la dua rondumo, sarkasme dankis plenrajtan reprezentanton de la prezidanto de Rusio en Suda federacia regiono Viktor Kazancev pro «la bona reklamo por li», kiel li nomis tiajn agojn. Aliĥan Amirĥanov deklaris, ke por eviti ajnajn pretekstojn forigi lin de la dua rondumo li tute ne aranĝos agitadon kaj eĉ forlasos Inguŝion ĝis la fino de la balotado[21].

Samtage Ruslan Auŝev kiel reprezentanto de Inguŝio en la Federacia Konsilio de Rusio deklaris, ke en la respubliko la oficejo de la plenrajta reprezentanto de la prezidanto de Rusio okazigas la senprecedentan premadon sur la opozicion kio montriĝis interalie en la atakoj kontraŭ Ĥamzat Gucerijev. Li petis tujan enmiksiĝon de la federaciaj juĝaj, plenumpovaj kaj leĝodonaj institucioj kaj eĉ verkis la alvokon al la prezidanto Vladimir Putin. Nek parlamentanoj, nek juĝistoj subtenis lin[22]. La 11-an de aprilo la respublika prokurorejo sciigis, ke estas registritaj pluraj subaĉetoj de voĉdonantoj kaj kontraŭleĝa agitacio fare de Aliĥan Amirĥanov[23]. Multaj atendis, ke ankaŭ li estos forigita el la dua rondumo, sed tio ne okazis.

Balotkampanjo[redakti | redakti fonton]

La balotkampanjo okazis en tre streĉa atmosfero kaj estis akompanata per pluraj denuncoj kaj reciprokaj akuzoj, kalumniaj flugfolioj ktp[24].

Sep kandidatojn oficiale plendis ke la 11-an de marto federacia inspektoro Musa Keligov rompis sigelojn ĉe la prezidanta ĉambro kaj diris, ke de nun li laboros tie[25].

Voĉdonado[redakti | redakti fonton]

14 kandidatoj propravole eksiĝis antaŭe. Plejparte ili faris tion favore al Ĥamzat Gucerijev (inkluzive de Bagautdin Auŝev, eks-estro de la prezidanta administracio Jakov Mestojev, la fama luktisto Vaĥa Evlojev)[26]. Do finfine la unuan rondumon partoprenis 8 kandidatoj[6][27].

La 7-an de aprilo plej multe da voĉoj kolektis Aliĥan Amirĥanov, por kiu voĉdonis 31,5 % (laŭ aliaj datumoj — 33,09 %), dum Murat Zjazikov ricevis nur 19,11 % (sekvis Muĥarbek Auŝev kun 17,04 % kaj Aĥmet Malsagov 13,56 %)[7]. Beslan Ĥamĉijev ricevis 8,68 %, Ruslan Maskurov — 3,70 %, Magomet-Baŝir Abadijev — 1,14 %, Ibragim Gulajev — 0,62 %. Kontraŭ ĉiuj kandidatoj voĉdonis 0,40 %. La voĉdonadon partoprenis 67,65% de la voĉdonantoj.

La 28-an de aprilo 2002 en la dua balota rondumo Murat Zjazikov ricevis 53,13 % voĉoj, dum Aliĥan Amirĥanov nur 43,19 %[28]. Kontraŭ ĉiuj kandidatoj voĉdonis 1,55 %. La voĉdonadon partoprenis 65,72% de la voĉdonantoj.

Laŭ la respublika leĝaro la balotado estas konsiderata valida, se ĝin partoprenis almenaŭ 50% de voĉdonantoj kaj venkos la kandidato, kiu gajnis pli ol 50% da voĉoj[1].

Akuzoj pri balotrompoj[redakti | redakti fonton]

Oponantoj asertis ke en regionoj, kie Aliĥan Amirĥanov estis aparte populara OMON blokis la vojojn. Ĵurnalistoj kaj observantoj atestis, ke ĉe multaj balotejoj staris longaj atendovicoj kaj aŭtoritatoj ne enlasis homojn[17]. Sed Murat Zjazikov diris, ke laŭleĝe oni rajtas voĉdoni nur ĝis la 8-a vespere, sed dum la unua rondumo en iuj lokoj oni voĉdonis ĝis la 11-a vespere, do eble post la 8-a OMON ie devis haltigi la trafikon por eviti la leĝorompon. Zjazikov siavice diris, ke kontraŭ li agitis 37 deputatoj de la Ŝtata Dumao, substrekante ke inter ili estis du samseksemuloj[29].

Ĉeĉenaj rifuĝintoj, estis pretaj subteni iun ajn kandidaton al kiu favoras Ruslan Auŝev, konsiderata ilia protektanto. Ili plendis ke nur 14 mil rifuĝintoj estis registritaj kiel voĉdonantoj kaj ke la nova respublika ministro pri internaj aferoj Aĥmed Pogorov minacis al la estroj de la rifuĝejoj kaze de alveno de la rifuĝintoj al la balotejoj tuj enaŭtigi ilin kaj forveturigi al Ĉeĉenio[30].

Opozicio akuzis Murat Zjazikov pri kontraŭleĝa enŝovo de ĉirkaŭ 20 mil balotiloj[31] kaj plurj leĝorompoj en antaŭtempe fermitaj balotejoj[32].

La antaŭa prezidanto Ruslan Auŝev poste malkaŝe esprimis sian opinion pri honesteco de tiu ĉi balotado.

Citaĵo
 Его не избрали... Это федеральные структуры Зязикова избрали. Я думаю, что ФСБ. Потому что тогда Ингушетия играла большую роль, и нужен был человек, который был бы из этих структур.   Oni ne elektis lin... Federaciaj strukturoj Zjazikovon elektis. Mi pensas, ke tio estis FSB. Ĉar tiam Inguŝio ludis grandan rolon kaj estis bezonata homo, kiu estus el tiuj ĉi strukturoj. 
— Ruslan Auŝev, inguŝa politikisto[33]
Ĉefo de la administracio de Ĉeĉenio Aĥmat Kadirov gratulas Murat Zjazikov pri la balotvenko. La 16-an de majo 2002.

Inaŭguro[redakti | redakti fonton]

La inaŭguro estis unue planita ke la 17-a de majo, sed poste estis translokita al la 23-a de majo pro teknikaj kialoj[34][35]. Nek Ruslan Auŝev, nek Aliĥan Amirĥanov ĉeestis ĝin, nek gratulis lin pri la venko, kion faris ĉiuj aliaj konkurantoj[29].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Алла Барахова; Макка Дзаурова (2002-02-16) Двадцать два наследника Руслана Аушева (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Елена Самойлова (2002-02-19) Наследники Магаса (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-11-10.
  3. Андрей Лебедев (2001-12-28) Аушев все-таки уйдет (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-03. Alirita 2015-10-03.
  4. Ирина Дементьева (2002-01-14) Что стоит за отставкой Аушева? (ruse). Obŝĉaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2015-07-18. Alirita 2015-07-18.
  5. Преемника Аушева выберут 7 апреля (ruse). Kommersant (2002-01-08). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  6. 6,0 6,1 История вопроса (ruse). Kommersant (2002-04-29). Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  7. 7,0 7,1 Алла Барахова (2002-04-09) "Все избиратели были подкуплены" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10.
  8. Петр Акопов (2002-01-21) В поисках преемника (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  9. Петр Акопов (2002-01-31) Ничего личного (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  10. Диана Ветровольская (2002-03-12) Министр внутренних дел уволился в президенты (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-10-13.
  11. На пост главы Ингушетии будет претендовать генерал ФСБ (ruse). Kommersant (2002-01-31). Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  12. Израиль Султыгов (2002-03-19) Жертвой выборов станет Руслан Аушев. Kaŭkazo-centro. Arkivita el la originalo je 2015-07-16. Alirita 2015-07-16.
  13. Мария Белоклокова (2002-03-15) Рука Удугова сдает ингушскую карту (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-01. Alirita 2015-10-01.
  14. Петр Акопов (2002-04-03) В Ингушетии генерала сменит генерал (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-01. Alirita 2015-10-01.
  15. Петр Акопов (2002-04-08) Союзники Аушева выбыли из гонки (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-27.
  16. 16,0 16,1 Антон Клюев (2003-07-20) Пуля для стрингера (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-02. Alirita 2015-10-02.
  17. 17,0 17,1 Алла Барахова (2002-04-29) "Я здесь по приказу Владимира Владимировича Путина" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-17.
  18. Алла Барахова (2002-04-23) Республика Ингушетия (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-17.
  19. 19,0 19,1 Хамзата Гуцериева обвиняют в подкупе избирателей (ruse). Kommersant (2002-04-05). Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-17.
  20. Ольга Шевель (2005-11-21) Человек масштаба (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-13. Alirita 2015-10-13.
  21. Алла Барахова (2002-04-10) В Ингушетии начались зачистки (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-17.
  22. Ирина Нагорных (2002-04-11) Руслану Аушеву не дали обратиться к президенту (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-17.
  23. Ингушская прокуратура взялась за Амирханова (ruse). Kommersant (2002-04-11). Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 2015-10-18.
  24. Как агитировали в Ингушетии (ruse). Kommersant (2002-04-29). Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10.
  25. Алла Барахова (2002-03-14) Федеральный инспектор захватил кабинет президента (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 2015-10-18.
  26. Алла Барахова (2002-04-05) В ингушские выборы вмешался российский суд (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  27. Александр Петров (2002-04-07) Обошлось без скандала (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-02. Alirita 2015-10-02.
  28. Петр Акопов; Михаил Виноградов (2002-04-29) За счет президента (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  29. 29,0 29,1 Елена Самойлова (2002-07-09) Мурат Зязиков: государь в стране должен быть один (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-04. Alirita 2015-10-04.
  30. "За кого будем голосовать: за Зязикова или за Хаттаба?" (ruse). Kommersant (2002-04-08). Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10.
  31. Алла Барахова; Муса Мурадов, Наталья Беспалова, Владислав Трифонов, Сергей Машкин (2008-10-31) Президент поменял президентуру (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10.
  32. Алла Барахова (2002-04-30) "Жизнь продолжается" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2015-10-11.
  33. Руслан Аушев (экс-президент Республики Ингушетия): "Политические мины, существующие на Кавказе, все заложены Сталиным" (ruse). Kaŭkazo-nodo (2008-10-28). Arkivita el la originalo je 2015-07-04. Alirita 2015-07-04.
  34. Региональные лидеры (ruse). Kommersant (2002-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  35. Состоялась инаугурация нового президента Ингушетии (ruse). Kommersant (2002-05-23). Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.