Printemps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La granda magazeno Printemps, ĉe la bulvardo Haussmann.

Printemps (signifas « printempo » en la franca) estas firmao de francaj magazenegoj, aŭ « grandaj magazenoj » (grands magasins).

La ĉefa magazeno de la labelo troviĝas sur la bulvardo Haussmann, en la 9-a arondismento de Parizo, apud aliaj famaj luksaj magazenoj kiel Galeries Lafayette. Ekzistas ankaŭ aliaj magazenoj Printemps en Parizo aŭ en Francio. La labelo plie inaŭguris butikojn ekster Francio, ekzemple en Andoro, Tokio, ĜidoSeulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Printemps estis fondita en Parizo en 1865 de Jules Jaluzot, en konstruaĵo designita de Paul Sédille. La magazeno de la bulvardo Haussmann plie entenas zorge faritan, secesi-stilan kupolon. En 1975, la konstruaĵo kun sia kupolo estis agnoskita kiel historia monumento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]