Proteino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de proteina molekulo (Mioglobino)

Proteino estas la komuna nomo de certaj substancoj el la organika kemio. Proteinoj estas nemalhaveblaj komponantoj de ĉiuj vivantaĵoj, inkluzive de la plej simplaj formoj de vivo, kiel bakterioj, algoj, kaj aliaj mikroorganismoj. Ili devas ĉeesti en la nutraĵo de ĉiuj animaloj (bestoj kaj homoj) por sintezi histojn, enzimojn, iujn hormonojn, kaj kelkajn sango-komponantojn. Aldone al tio, ili uziĝas en la subtenado kaj riparo de ekzistantaj histoj kaj kiel fonto de energio por la korpo.

La funkcioj de proteinoj estas, inter aliaj: transporta, struktura, protekta, kataliza, stoka, hormona.

Proteinoj estas polimeroj kunmetitaj, en diversaj kombinoj, per kunligiĝo de nombro da similaj, sed ne samaj, etaj molekuloj nomataj aminoacidoj. La sinsekvo de aminoacidoj estas karakteriza por la proteinaj specoj; ĝi estas kodita en la genetika kodo, kiu permesas al vivantaj ĉeloj produkti proteinojn.

La vitamino B12 enhavas metaljonon (Co+), atomringojn konektitajn kun la jono kaj aldonajn atomringojn. La aminoacidoj estas facile rekoneblaj per la NH aŭ NH2

La plej simplaj proteinoj enhavas nur aminoacidojn. Tamen, multe da proteinoj enhavas ankaŭ atomgrupojn (aŭ metaljonojn) kiuj ne estas aminoacidoj (prostetajn grupojn, atomringojn ktp).

La elementoj karbono, oksigeno, nitrogeno kaj hidrogeno troviĝas en ĉiuj aminoacidoj, do en ĉiuj proteinoj. La sulfuro troviĝas nur en kelke da aminoacidoj, sed ĉeestas en multaj proteinoj. Aliaj elementoj, kiel fosforo, jodo, fero, zinko kaj magnezio estas esencaj konsistigantoj de iuj specialigitaj proteinoj. Kazeino, la ĉefa proteino de lakto, entenas fosforon, kiu estas gravega elemento en la nutraĵo de beboj kaj infanoj. Hemoglobino, la proteino en la sango kiu transportas oksigenon, entenas feron, kobalamino (vitamino B12) entenas kobalton: ili estas ekzemploj de proteinoj kun prostetaj grupoj.

Proteinoj estas ege grandaj molekuloj kun molekulaj masoj inter ĉirkaŭ 6000 kaj kelkmilionoj da amu. Ilia giganta grando (laŭ la molekula senco) vidiĝas en komparo de glukozo kun hemoglobino, relative malgranda proteino. Glukozo havas molekulan mason de 180 amu, dum la molekula maso de hemoglobino estas 65.000 amu. La grandeco de la proteinaj molekuloj permesas al ili alpreni formojn multe pli kompleksajn ol pli malgrandaj molekuloj. La terminoj primara strukturo, sekundara strukturo, terciara strukturo, kaj kvaternara strukturo esprimas ĉi tiun strukturan kompleksecon. Ĉi tiuj terminoj aludas la tipojn de koncernaj ligoj aŭ la formon (figuron) de la proteino.

Iujn mallongajn protenojn, enhavantajn ĝis 200-300 aminoacidojn, eblas artefari. Tiaj metodoj pormomente utilas nur en laboratorioj aŭ scienca studado.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara