Protestanta preĝejo (Kiskunfélegyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestanta preĝejo de
Kiskunfélegyháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskunfélegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo kaj luteranismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Ujszászy kaj József Majláth
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19061907
Specifo
Ligiloj
vdr

La protestanta preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kiskunfélegyháza (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento amase alvenis katolikoj en tiun areon preskaŭ neloĝatan. En la 2-a duono de la sekva jarcento jam alvenis ankaŭ kalvinanoj kaj luteranoj. La unua fonda kunveno okazis en 1884, do la 2 ekleziaj anoj establis unuigitan religian grupon. En 1907 oni konstruis preĝdomon, en la sekva jaro la grupo ricevis memstarcon, samtempe alvenis la unua pastro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto, sed la fasado rekte estas laŭ la trotuaro. La enirejo troviĝas ĉe la korto, la fasado havas nur 5 grandajn fenestrojn. Ĉe la malantaŭa flanko kvadrata kaj malalta turo altiĝas kun enireja pordo. La turpinto estas piramida.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.