Provinco Baglan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Baglan
بغلان

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pul-i Ĥomri (Pol-e Ĥomri)
Areo 21 118 km²
Loĝantaro 820 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-BGL
vdr

Baglan (paŝtoe/perse (بغلان) estas unu el la 34 provincoj de Afganio, situas en la nordo de la lando kaj havas proksimume 820 000 loĝantojn.[1] La nomo devenas de la provinca urbo Baglan. Tamen la ĉefurbo de la provinco estas Pul-i Ĥomri.

En la provinco ekzistas fajrotemplo de Zaratuŝtrismo proksime de Surĥ Kotal.

La distriktoj de la provinco estas:

  • Andarab
  • Baglan (aŭ Baghlan)
  • Baglani Ĝadid (aŭ Baghlani Jadid)
  • Burka
  • Dahana i Guri (aŭ Dahana i Ghuri)
  • Dih Salah
  • Duŝi (aŭ Dushi)
  • Farang va Garu (aŭ Farang va Garu resp. Farang wa Gharu)
  • Guzargahi Nur
  • Ĥinĝan (aŭ Khinjan)
  • Ĥost va Fereng (aŭ Ĥost ŭa Fereng resp. Khost wa Fereng)
  • Ĥvaja Hiĝran (aŭ Ĥŭaja Hiĝran resp. Khwaja Hijran)
  • Nahrin
  • Pul-i Hisar
  • Pul-i Ĥumri (aŭ Pul-i Khumri)
  • Tala va Barfak (aŭ Tala ŭa Barfak resp. Tala wa Barfak)

Ekonomio

La prova kultivo de sukerbetoj rezultigis ke la grundo bone taŭgas por ties grandkvanta kultivado. Fakuloj estimas ke eblos rikolti ĝis 70 tunojn po hektaro. La fondo de provinca sukerkompanio havas la ĉefan celon redukti la dependecon de la lokaj farmistoj je tradiciaj agrikulturaj produktoj. La investon subtenas inter alie prisema entrepreno el Germanio.[2]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
  2. artikolo el la registara afgania retejaro "privatigita sukerfabriko liveros kvaronon de la afgania sukerkonsumaĵo" (angle)