Provinco Lagman
| Provinco Lagman لغمان |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Mihtarlam |
| Areo | 3 843 km² |
| Loĝantaro | 441 000 (stato de 2007/2008) |
| ISO-kodo | AF-LAG |
Lagman (ankaŭ latinliterigita Laghman, paŝtoe/perse لغمان) estas unu el la 34 provincoj en Afganio. Sur areo de preskaŭ 3843 km² vivas proksimume 441 000 loĝantoj.[1] La provinca ĉefurbo estas Mihtarlam (ankaŭ latinliterigata Mehtarlam, Mehtar Lam, Mehterlam respektive Mihterlam). 75 procentaĵo de la provinca loĝantaro estas paŝtooj, pliaj 20 % paŝajoj kaj 5 % apartenas al aliaj etnoj. La tie parolataj lingvoj apartenas al la hindirana lingvaro. Aparte temas pri la paŝtoa kaj paŝaja lingvoj kaj pri Dari, variaĵo de la persa.
distriktoj [redakti]
- Alingar
- Aliŝing (aŭ Alishing)
- Davlat Ŝah (aŭ Dawlat Shah)
- Mihtarlam
- Kuargai (aŭ Quarghaee)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- retejo de la provinca administrejo (angle)
- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Notoj [redakti]
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul