Provinco Kunar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Kunar
کونړ
Afghanistan Kunar Province location.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Asadabad
Areo 4 942 km²
Loĝantaro 417 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-KNR
v  d  r
Information icon.svg

Kunar (ankaŭ latinliterigita Konar, paŝtoe کونړ) estas unu el la 34 afganiaj provincoj kaj situas en la nordorienta parto de Afganio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kunar kovras areon de proksimume 4942 kvadrataj kilometroj kaj havas pli-malpli 417 000 loĝantojn.[1] La provinco situas en la montaro Hindukuŝo dense kovrata de arbaroj.

La najbaraj afganiaj provincoj estas Nuristano en la nordokcidento, Lagman en la okcidento kaj Nangarhar en la sudo.

En la oriento la provinco limas al Pakistano, nome sudoriente al ties ŝtate administrataj tribaj teritorioj Mohmand kaj Bajaur, kaj nordoriente al la distriktoj Lover Dir kaj Ĉitral de la pakistana provinco Ĥajber Paĥkunĥva (urdue خیبر پختون خواہ). La limo inter la provinco Kunar kaj Pakistano longas 175 kilometrojn.

Ĉefurbo de la provinco Kunar estas Asadabad.

Topografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Kunar Rud fontas en la nordokcidenta Pakistano en glaĉero ĉe la suda flanko de la Hindukuŝo kaj komence havas la nomon Ĉitral. Ĝi fluas suden al Afganio, kaj sude de la limo ekhavas la nomon Kunar. Proksime de la urbo Ĝalalabad la rivero enfluas la riveron Kabul, laŭ kiu nomatas la afgania ĉefurbo kaj ties provinco.

La per la rivero ekestinta valo en Pakistano koresponde nomatas valo Ĉitral kaj en Afganio valo Kunar.

La afgana provinco Kunar ĉefe konsistas el tiu parto de la valo Kunar, kiu situas inter la monta altaĵo de Nuristano en la nordo kaj la valo de la rivero Kabul en la sudo, kaj el valoj de flankaj riveroj enfluantaj la riveron Kunar, kiel ekzemple la rivero Korangal enfluanta proksime de Asadabad. En la okcidento ne ekzistas klara, natura kaj topografia limo al la aliaj afganiaj provincoj en la montaro Hindukuŝo. En la oriento kaj sudoriento la provinco limiĝas per la montoĉeno Kabul-Tsapar, en la nordoriento per la montoĉeno Kaŝmund.

Proksimume 86 % de la provinco konsistas el montaro kaj sekaj altaj montaj deklivoj - tiu montaro dispartiĝas per krutaj kaj dense per arbaroj kovrataj riveraj valoj. La valoj plejparte tre malfacile alireblas. La restaj 14 % konsistas precipe el ebenaj areoj proksime de la riveraj bordoj.[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kunar havas proksimume 417 000 loĝantojn [1], el kiuj 95 % estas paŝtooj kaj 5 % nuristananoj. Proksimume 11 000 loĝantoj de Kunar loĝas en urboj, precipe la provinca ĉefurbo Asadabad. La restaj 406 000 vivas malurbo en vilaĝoj kaj unuopaj bienoj.[3]

Triboj de la provinco[redakti | redakti fonton]

La paŝtooj de Kunar divideblas en la tribojn Safi, Gorbuz, Masud, Vadir, Ŝinvari, Takari, Salarzaj, Vur, Kakazaj, Mohmand, Baezaj kaj Sepah.[4] Krome ankaŭ paŝtoaj nomadoj de la tribo Gilzaj loĝas en partoj de la provinco Kunar, aparte dumsomere en la regiono de la distrikto Gaziabad (vintre ili plejparte vivas en la afganiaj provincoj Lugar, Vardak kaj Parvan).[2]

La nuristananoj de Kunar plejparte apartenas al la tribo Kom. Tamen ankaŭ tre malgrandaj grupoj de la nuristananaj triboj Kalaŝa, Tregami, Kŝto kaj Gramsana vivas en unuopaj vilaĝoj de la provinco.[4]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

El la 771 loĝlokoj de la provinco, en 705 parolatas precipe paŝtoe. La parto de la parolantoj de la paŝtoa en la suma loĝantaro estas pli ol 90%. En 35 loĝlokoj la nuristana estas la ĉefa lingvo, en 15 loĝlokoj la paŝaja kaj en po duloĝlokoj la persa (Dari) kaj uzbeka.[2]

Religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Kunar plejparte sekvas hanafitan interpreton de sunaisma islamo, kies praktiko tre miksatas kun la antaŭislama honora kodekso de la paŝtoaj tradicioj.

En la provinco Kunar ekzistas 1 349 moskeoj kaj madrasoj, el kiuj multaj atribueblas al islama sekto kiu reprezentas naciisme paŝtoan kaj radikalan interpreton de la islamo - la tiel nomataj "lernantoj", do talibanoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En la provinco Kunar ekzistas proksimume 115 lernejoj. Proksimume 31% el la loĝantaro scipovas legi. Inter virinoj estas proksimume 7%.

Prisana infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

En la provinco ekzistas tri malsanulejoj kaj 46 senlitaj medicinaj centroj.

distriktoj la provinco Kunar

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la loĝantaro de Kunar nutras sin de bestobredado kaj agrikulturo. Aparte en la valo de la rivero Korangal ankaŭ kultiviĝas kaj hakofaliĝas arboj por lignoproduktado. Krome en la provincoj, kiel en multaj partoj de Afganio, kultiviĝas papavo cele al neleĝa produktado de opio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Provincestro estas Sajed Fazlulah Vahidi.

Laŭ onidiroj Osama bin Laden de tempo al tempo restadas en la provinco lima al Pakistano.

distriktoj de la provinco[redakti | redakti fonton]

La provinco Kunar konsistas el 16 distriktoj, kiun poe gvidas distriktestro. La nombro, nomoj kaj limoj de la distriktoj ĝis nun ofte ŝanĝiĝis.

distriktoj de la provinco Kunar
distrikto loĝantoj[2] areo[5] noto
Asadabad 29 177 680 km²
Asmar
Bar Kunar 20 716 651 km²
Ĉapa Dara 28 681 489 km²
Dangam 15 509 341 km²
Dara-I-Peĉ 44 958 528 km²
Gaziabad 23 663
Ĥas Kunar 31 950 325 km²
Maravara 17 316 174 km²
Narang 27 937 212 km²
Nari 32 510 681 km² (alternative Naraj)
Nurgol 25 047 368 km² (alternative Nurgal)
Savkai 28 905 262 km² (alternative Ĉavkaj)
Ŝigal 33 781 (alternative Ŝeltan)
Sirkani 24 080 231 km² (alternative Sirkanaj)
Vata Pur 28 778 (alternative Ŭata Pur, Wata Pur kaj Waterpor)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Kunar - provinca profilo (angle)
  3. provincoj de Afganio - Kunar en la retejo NPS
  4. 4,0 4,1 triba mapo de Kunar en la anglalingva retejo nps.edu
  5. geografiaj kaj temaj informoj de la organizaĵo FAO (angle)