Provinco Farjab
Provinco Farjab فاریاب
| |
---|---|
provinco de Afganio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Maimana |
Areo | 20 292 km² |
Loĝantaro | 954 200 (stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-FYB |
Farjab (ankaŭ latinliterigita Faryab respektive Fāryāb, paŝtoe/perse فاریاب) estas provinco en la nordo de Afganio. La teritorio en 2007 havis 954 200 loĝantojn, el kiuj la plimulto estas uzbekoj.[1] La ĉefurbo la provinco nomiĝas Maimana.
Historio
Farjab estas vorto el la persa lingvo kaj signifas "akvumita lando". La moderna urbo estas nomata laŭ urbo fondita fare de la sasanidoj kaj pli poste detruita fare de la mongoloj en 1220. Laŭ Ibn al-Nadim, la mezepoka islama filozofo Al-Farabi estis naskita en la urbo.
Notoj
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul