Provinco Nangarhar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Nangarhar
ننگرهار

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĝalalabad
Areo 7 727 km²
Loĝantaro 1 520 100 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-NAN
vdr
la provincestrejo en Ĝalalabad

Nangarhar (paŝtoe/perse ننگرهار), ankaŭ nomata Nangerhar, estas unu el 34 provincoj en Afganio.

La provinco kovras areon de 7.727 km² kaj sume inkluzivas ĉ. 1,52 milionojn da loĝantoj[1], el kiuj la plej multaj estas paŝtooj. Ĝi situas en la orienta parto de la lando kaj limas al Pakistano.

La provinca ĉefurbo estas Ĝalalabad. Tra Nangarhar kondukiĝas la plej grava konekta strato de la afgania ĉefurbo Kabulo tra la montpasejo Ĥajber al Pakistano.

Distriktoj

Nangarhar disdividiĝas laŭ 21 distriktoj (volusvali).

  • Aĉin (aŭ Achin)
  • Bati Kot
  • Ĉaparhar (aŭ Chaparhar)
  • Dara-I-Nur
  • Dih Bala
  • Dur Baba
  • Goŝta (aŭ Goshta)
  • Ĝalalabad (respektive JalalabadDschalalabad)
  • Hisarak
  • Ĥogiani (aŭ Khogiani)
  • Kama
  • Kot
  • Kuz Kunar
  • Lal Pur
  • Muhmand Dara
  • Nazjan (aŭ Nazyan)
  • Paĉir Va Agam (aŭ Pachir Wa Agam)
  • Rodat
  • Ŝerzad (aŭ Sherzad)
  • Ŝinvar (aŭ Shinwar)
  • Surĥ Rod (aŭ Surkh Rod)

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4