Provinco Panĝŝir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Panĝŝir
پنجشیر

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bazarak
Areo 3 610 km²
Loĝantaro 144 400 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-PAN
vdr

Panĝŝir (ankaŭ Panjshir, Panjshar kaj Panjsher, laŭvorte "kvin leonoj", perse پنجشیر) estas unu el la la 34 provincoj de Afganio. Ĝi fondiĝis kiel memstara provinco la 13-an de aprilo 2004. La provinco en 2007 havis proksimume 145 000 loĝantojn[1] kaj la provinca teritorio kovras areon de 3.610 km². La provinca ĉefurbo estas Bazarak. En la provinco precipe parolatas la persa lingvo (Farsi) kaj la loĝantoj estas plejparte taĝikoj. La provinco kaj ties ĉefurbo situas ĉirkaŭ 100 km nordoriente de la afgania ĉefurbo Kabulo.

Ahmad Ŝah Masud, konata kiel "la leono de Panĝŝir", estis konata afgana armeestro, kiu estis murdita la 9-an de septembro 2001 per suicidaj atakistoj. Li organizis la defendon de la valo dum la afgania interna milito kaj la sovetunia invado de Afganio ĝis la retiriĝo de la Ruĝa Armeo. Ankaŭ dum la ŝtata regado de la Talibanoj la provinco Panĝŝir neniam povis esti konkerita.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4