Prozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prozo (latine prosa, greke πроза) estas ordinara parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, ĵurnalistaj.

La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum ke utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado.

Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara".

En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo.

Klasado de prozo

Kiel menciite ekzistas baza disdivido inter arta kaj utila prozo.

Arta prozo

La arta prozo estas enhave komparebla al poezio; pliparte ĝi estas literatura, kaj ĝia klasado sekvas tiun de literaturo. Oni distingas diversajn ĝenrojn laŭ la aliro, aŭtoraj motivoj, longo de la verko kaj laŭ aliaj kriteroj.

Utila prozo

La kampoj de la utila prozo estas multaj, kaj analizi ilian strukturon egalus al filozofia disdivido de la fakoj de la homa scio. Tamen ekzistas kelkaj, kiuj evoluigis, almenaŭ en iuj lingvoj, apartan prozan faklingvon. Parte ĝi difiniĝas nur per sia vortotrezoro, sed parte ankaŭ per frazostrukturo kaj esprimmaniero. Tiaj fenomenoj povas esti konsiderataj kiel sociolektoj. Ekzemploj estas:

  • la jurista faklingvo, kiu pro la deziro eviti lingvistikajn miskomprenojn evoluigis apartajn esprimmanierojn
  • religia lingvaĵo de diversaj konfesoj
  • la reklama lingvo, kiu laŭ neceso preferas persvadon al konvinkado kaj adaptas siajn stilrimedojn al tiu celo
  • faklingvoj de profesioj aŭ sociaj grupoj, kiuj per specialaj terminologio, sed ankaŭ frazeologio celas distingiĝi disde la cetera mondo

Kuriozaĵo

En la dramo La nobela burĝo (france le bourgeois gentilhomme) de Molière la senklera burĝo s-ro Jourdain ekscias, ke ordinara parolado estas proza, kaj ekkonscias, ke dum kvardek jaroj li eldiris prozon sen scii tion.

Vidu ankaŭ