Prudencia Ayala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prudencia Ayala
Persona informo
Prudencia Ayala
Naskiĝo la  28-an de aprilo 1885(nun 1885-04-28)
en Sonzacate  Salvadoro
Morto la 11-an de julio 1936 (51‑jara)
en San-Salvadoro  Salvadoro
Nacieco Salvadora
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Salvadoro vd
Subskribo Prudencia Ayala
Profesio
Okupo Verkistino, ĵurnalistino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Prudencia AYALA (naskiĝis la  28-an de aprilo 1885(nun 1885-04-28) en Sonzacate, mortis la 11-an de julio 1936 en San-Salvadoro) estis salvadora verkistino kaj aktivulino, kiu luktis por agnosko de virinaj rajtoj kaj seksa egaleco en sia lando.

Familio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en familio de indiĝena deveno, ŝiaj gepatroj estis Aurelia Ayala kaj Vicente Chief. Kiam ŝi estis 10-jaraĝa, ili transloĝiĝis al Santa Ana, kie ŝi povis komenci sian primaran studadon en la kolegio de instruistino María Luisa de Cristofine, kion ŝi neniam povis fini pro manko de monrimedoj de sia familio, kaj ŝi poste instruis sin kiel memlernanton.

Ŝi lernis la metion de kudristino kiun ŝi ekzercis paralele al siaj estontaj agadoj. Ŝi asertis esti kapabla antaŭdiri la estontecon per revelacioj de "misteraj voĉoj", kio al ŝi permesis gajni konatecon malgraŭ la neprobabla vero de siaj antaŭdiroj. Ŝia pretendita povo antaŭdiri la estontecon ankaŭ provokis kritikojn kaj mokadon fare de dominantaj sociaj grupoj.

Ŝia supozitaj antaŭdiroj estis eldonitaj en gazetoj de Santa Ana, kie oni komencis kromnomi ŝin la "Sibilo de Santa Ana". En 1914, ŝi antaŭdiris la falon de Vilhelmo la 2-a de Germanio kaj la eniron de Usono en la militon. Ŝia nomo fariĝis poste konata pro ŝiaj feminismaj pozicioj kaj la esoterismo de ŝia karaktero.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prudencia Ayala en la franca Vikipedio.