Psikedela ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psikedela ĵazo (laŭ la angla acid Jazz) estas muzikstilo, kiu unuigas en si elementojn el elektronika muziko, soŭlo, funko kaj ĵazo. Per tio ekestis kombinaĵo el multaj modernaj dancmuzikaj formoj ekde regeo ĝis hiphopo kaj haŭzo, kiu samtempe citis soŭlon, funkon kaj ĵazon.

Historio

La terminon „acid jazz“ inventis en 1988 la diskludistoj Gilles Peterson kaj Eddie Piller. Kun „acid“-tekno-muziko aŭ „acid“-haŭzo tamen principe ne havas ion komunan: Pli ĝuste onidire Peterson kaj Piller kaprice elektis la nomon, kiam ili primokis la tiaman supron de „acid“-haŭzo. „Acid“ estas multsignifa vorto en la angla. Ĉefa signifo estas acida aŭ acido, sed ankaŭ estas kaŝnomo por LSD. Paralele al la traduko de la vorto „acid rock“ en psikedela roko laŭ Bertilo Wennergren [1] estas rekomendinda la traduko psikedela ĵazo.

Laŭ taksado de Rough Guide Jazz temas pli multe pri aperaĵo de la merkato ol pri kohera muzikstilo. Kompareble kun la revivigo de tradicia ĵazo ankaŭ ĉi tiu revivigo estis iniciita per la ludado de malnovaj diskoj – ĉefe el la kampo de soŭlĵazo kaj de ĵazfunko – kaj ne per koncerta muziko. Je tio diskeldonejoj kiel MPS atingis novan rangon.

Aparte en Britujo ekestis en la rondoj de psikedela ĵazo ankaŭ ekestis koncertoj de klasikaj ĵazmuzikistoj kiel ekzemple de Steve Williamson. La plej multaj muzikistoj, kiuj iam koncertis psikedelan ĵazon, sentis la limojn de la ĝenro kaj relative baldaŭ rezignis ĝin.

Fama muzikisto de psikedela ĵazo estas la bando Jamiroquai.

Ligo eksteren kaj fonto

Referencoj

  1. vidu Roko kaj popo http://bertilow.com/roko/helpo/angla.html#a