Publika transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Publika transporto estas trafiko per veturiloj, kiujn ĉiu povas utiligi, ordinare kontraŭ pago. Kontrastas al ĝi la individua transporto, ĉe kiu oni uzas proprajn transportilojn, plej ofte aŭton, motorciklonbiciklon, sed ankaŭ aviadilon. Veturiloj ligitaj al certa vojo (per reloj, ŝnuro, kondukta lineo, ekz. fervojo, tramo, metroo, trolebuso, funikularo) estas preskaŭ ĉiam publikaj.

Dum ke longdistanca publika transporto ofte povas preze konkurenci kun individua transporto, la mallongdistanca publika trafiko ĝenerale estas subvenciata por garantii akcepteblajn prezojn. Tio okazas parte por provizi pli-malpli egalajn transporto-eblojn al ĉiuj, parte (en grandaj urboj) por eviti troan individu-transportan trafikon.


Ŝablono:LigoElstara