Qi Baishi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Qi Baishi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1864 (1864-01-01)
en Xiangtan County
Morto 16-an de septembro 1957 (1957-09-16) (93-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Dinastio QingPopola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio
Familio
Infano Qi Liangyi
Okupo
Okupo pentristo • politikisto • poeto • kaligrafo • ksilografiisto • seal cutter
Verkoj The Palm Tree
vdr
Pentraĵo de cikado fare de Qi Baishi

Qi Baishi , (1-a de januaro, 186416-a de septembro, 1957) estas tre fama ĉina pentristo en la 20-a jarcento.

Liaj pentraĵoj videblas sur termosoj, mantukoj, lavpelvoj, kaj en kajero aŭ lernolibro. Liaj publikigitajn verkojn de Qi Baishi konsistigas liaj pentraĵoj pri floroj, bambuoj, pinoj, legomoj, fruktoj, herboj, insektoj, birdoj, homfiguroj kaj pejzaĝo kaj liaj kaligrafiaĵoj.

Qi Baishi naskiĝis en kamparana familio en Hunano provinco. Li eniris en lernejon, kiam li estis 8-jara, sed post nur unu jaro li ĉesis lerni pro malriĉeco. Li fariĝis metilernanto de lignaĵisto kiam 15-jara, kaj eklernis pentradon, kiam li estis 27-jara. Atingite 41 jarojn, li veturis en Pekinon kaj fiksloĝis tie nur post aĝo de 57 jaroj. Li vivtenis sin per vendo de pentraĵoj kaj iom post iom fariĝis landfame pentristo. En jaro 1953 la Kultura Ministrejo de la Ĉina Popola Respubliko per honora atesto pro liaj elstaraj kontribuoj al belartoj de Ĉinio. Fine li funkciis kiel honora direktoro de la Ĉina Galerio de Pentraĵoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.