Résistons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Résistons
partio
Lando  Francio
Prezidanto Jean Lassalle
Fondiĝo 10-a de oktobro 2016
Koloro(j)           blua kaj ruĝa
Ideologio Humanismo, Protektismo, Suverenismo
Retejo https://resistons-france.fr/
vdr
"Résistons" aktivuloj kun Flavaj Veŝtoj (januaro 2023, Montauban, Okcitanio).

Résistons estas franca politika partio, vicigita centre kaj dekstra-centre, fondita en 2016 de Jean Lassalle.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2013, Jean Lassalle komencis rondiradon de Francio piede, trairante 6 000 kilometrojn dum naŭ monatoj, por renkonti siajn samcivitanojn.

En la spirito kaj kontinueco de ĉi tiu marŝo, Jean Lassalle fondis en 2015 la asocion La Marche Citoyenne (La Civitana Marŝo). Estis starigitaj Nacia Konsilio por pripensado kaj proponoj kaj laŭtemaj komisionoj. Ili respondis al tiu aspiro de liaj samcivitanoj esti aŭskultitaj kaj esprimi sin por reakiri la koron de politika pripensado kaj disvolvi novan projekton por la estonteco. En oktobro 2016, dum fonda Kongreso, la movado Résistons! estis fondita en Liono en la spirito de la Civitana Marŝo.

Glumarko "Resistons" en Limoĝo, en la kultura regiono Okcitanio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]