Río Negro (Amazonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo montranta la Riveron Negro en la Amazona Baseno.

Rio Negro (portugale: Rio Negro, hispane: Río Negro, esperante Nigra Rivero) estas la plej granda maldekstra alfluanto de la Amazono kaj la plej granda nigrakva rivero de la mondo. Ĝi naskiĝas inter Orinoko kaj la Amazona Baseno, kaj konektas ankaŭ kun la Orinoko pere de kanalo Kasikiare. En Kolombio, kie situas ties fontoj, ĝi estas nomata Rivero Guainía. Ties ĉefa alfluanto estas la Vaupés, kiu kunhavas akvon kun la Guaviare, branĉo de la Orinoko, nome la baseno de la orienta deklivaro de Andoj en Kolombio. La Rivero Negro fluas en la Rivero Solimões por formi la Amazonan Riveron ĉe Manaus, Brazilo.