Rübenach - prononco laŭ sistemo IFArˈyːbənax - estas distrikto de la urbo Koblenco. La loko, unue menciita en 775, iam estis dominata de agrikulturo. Rübenach origine estis regno okcidente najbara al la urbo Koblenco kaj en 1970 integriĝis en la urbon - nun ĝi estas la plej okcidenta distrikto de Koblenco. Multaj domoj estis konstruitaj el bazalto de la regiono Eifel pli nordkocidente de la loĝloko. La orientilo de la loĝloko estas la katolika paroĥa preĝejo Sankta Maŭrico, kies turo jam videblas en distanco de kelkaj kilometroj.