RER de Francilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RER de Francilio (france Réseau express régional d'Île-de-France, t.e. Reto Ekspresa Regiona de Francilio) estas reto de fervojoj liganta Parizon kun ĝia ĉirkaŭa regiono Francilio. Ĝi estas ekspluatata de RATP aŭ/kaj SNCF, depende de la linioj.

La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.

Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.

Linioj de RER de Francilio

La kvin linioj de la reto sumas 587 km da fervojoj, el kiuj 60 kilometroj subtere (ĉefe en ties centra parto). Ili priservas 257 haltejojn, el kiuj 33 en Parizo.

Linioj de RER de Francilio
Linio Koloro Jaro de
ekfunkcio
Nombro da
haltejoj
Longeco Ekspluatanto(j)
ruĝa 1969 46 109 km RATP / SNCF
blua 1977 47 80 km RATP / SNCF
flava 1979 84 186 km SNCF
verda 1987 59 160 km SNCF
viola 1999 21 52 km SNCF


Linio de RER A

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio A.

Linio de RER B

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio B.

Linio de RER C

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio C.

Linio de RER D

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio D.

Linio de RER E

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio E.

Mapo de RER kun tarifaj zonoj


Mapo de RER

Centra parto de RER je geografie ekzakta skalo


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj