Raahe
El Vikipedio
| Raahe | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
| www.raahe.fi | |||||
| Gubernio | Oŭlu-gubernio | ||||
| Provinco | Norda Ostrobotnio | ||||
| Fondita | 1649 | ||||
| Areo | 535,65 km² | ||||
| Loĝantaro | 22.408 | ||||
| Finnlingvaj | 99,1% | ||||
| Svedlingvaj | 0,1% | ||||
Raahe estas urbo kaj komunumo en Finnlando. Ĝi situas ĉe la Botnia golfo de la Balta maro. Raahe havas 22.594 loĝantojn (2003) kaj ĝia areo estas 535.65 km² el kiu 8.34 km² estas akvo (sen maro). Raahe estas fondita en 1649 de Per Brahe, laŭ kiu la urbo estas nomita. Tio videblas pli bone el svedlingva nomo, Brahestad.
