Mo i Rana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mo i Rana location.PNG

Mo i Rana [prononco: Mu i Rana] estas norvega urbo en la provinco Nordland. La urbo situas sude de Saltfjellet kaj la arkta cirklo, kaj proksime de Svedujo. La urbo havas ĉ. 17 750 loĝantojn, la tuta komunumo Rana havas ĉ. 25 000 loĝantojn.

Rana kaj Saltfjellet estas konataj pro havi multajn kavernojn. Kaj la glaĉero Svartisen estas ankaŭ proksima.

Plej grava ekonomia branĉo antaŭe estis la feruzino. Duono de la Nacia biblioteko de Norvegujo situas en Mo i Rana. La alia parto situas en la ĉefurbo Oslo.

La Eŭropa ŝoseo 6 kaj la fervojo Nordlandsbanen trairas Mo i Rana. La urbo ankaŭ havas grandan havenon kaj malgrandan flughavenon.


Konatuloj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

66°19′N 14°10′O  /  66.317°N, 14.167°O / 66.317; 14.167 (Mo i Rana)