Rachel Kempson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rachel Kempson
Persona informo
Rachel Kempson
Naskiĝo 28-an de majo 1910 (1910-05-28)
en Dartmouth
Morto 24-an de majo 2003 (2003-05-24) (92-jaraĝa)
en Millbrook
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Saint Peter's Episcopal Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Familio
Patro Eric William Edward Kempson vd
Patrino Beatrice Hamilton Ashwell vd
Edz(in)o Michael Redgrave vd
Infanoj Vanessa Redgrave • Corin Redgrave • Lynn Redgrave vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1938– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rachel KEMPSON (la 28-an‏ de majo 1910 - la 24-an de majo 2003) estis angla aktorino [1]. Ŝi estis edziĝinta al aktoro Michael Redgrave kaj estis patrino de familio de aktoroj [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kempson estis naskita en Dartmouth, Anglio, la filino de Beatrice Hamilton kaj Eric William Edward Kempson, kiu estis lernejestro [3].

Ŝi studis aktoradon ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto (RADA) kaj poste aliĝis al la Royal Shakespeare Company. En 1935 ŝi geedziĝis kun Michael Redgrave kaj ludis kune kun li multajn fojojn sur la teatroscenejo. Ŝi aperis en granda nombro da filmoj kaj televido, la plej rimarkindaj el kiuj estis The Captive Heart de 1946, Tom Jones (1963), Out of Africa (1985), Uncle Vanya (1991) kaj la aklamita televidserialo The Jewel in the Crown (1984). En 1986 ŝi verkis aŭtobiografion nomitan Life among the Redgraves kiu estis publikigita fare de Dutton.

Kempson geedziĝis kun Michael Redgrave en 1935 kaj estis la bofilino de aktoroj Roy Redgrave kaj Margaret Scudamore. Ŝi estis la patrino de Vanessa, Lynn kaj Corinne Redgrave. Ŝiaj nepoj estas la aktoroj Joely kaj Natasha Richardson (kiu estis mortigita en skiadakcidento en 2009), Gemma Redgrave kaj Carlo Nero.

En 1959 ŝia edzo ricevis kavaliraron, kaj ŝi estis oficiale nomita Lady Redgrave, sed ne uzis tiun titolon en sia kariero. Ŝi mortis pro apopleksio en 2003 kvar tagojn antaŭ sia 93-a naskiĝtago. Tiutempe ŝi loĝis kun sia nepo, Natasha Richardson, en Millbrook, Novjorko.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • (1946) The Captive Heart
  • (1954) The Sea Shall Not Have Them
  • (1963) Tom Jones
  • (1964) The Third Secret
  • Grand Prix
  • (1966) Georgy Girl
  • (1967) The Jokers
  • (1968) The Charge of the Light Brigade
  • (1969) A Touch of Love
  • (1969) Two Gentlemen Sharing
  • (1970) Jane Eyre
  • (1974) Jennie: lordino Randolph Churchill
  • (1980) Little Lord Fauntleroy
  • (1984) The Jewel In The Crown
  • (1985) The Black Tower
  • (1985) Out of Africa
  • (1988) Stealing Heaven
  • (1990) Lorna Doone
  • (1991) Uncle Vanja
  • (1997) Deja Vu

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]