Radio Reloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Reloj
dissenda reto
Komenco 1947 vd
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano
Retejo Oficiala retejo
vdr

Radio Reloj (Esperante: Radio Horloĝo) estas informa hispanlingva radistacio de Kubo. Ĝi fondiĝis 1-an de julio 1947 en Havano. La elsendoj estas karakterizitaj per konstanta ĉiusekunda horloĝa frapado, kaj ĉiuminute la identigo de la stacio, anonco de la horo, kaj la sono de "R R" en Morsa kodo. Kun tio en la fono, voĉoj prezentas aktualaĵojn kaj informojn. Por legado interrompota de la ĉiuminuta anonco, leganto diros "continuará" (ĝi daŭros) kaj kiam la artikolo estas finlegita, leganto diros "conclusión" (konkludo).

Ĝi estis unu el la unuaj konstantaj radielsendoj en Iberoameriko. La kanalon posedas la registaro kuba, kaj ĝi estas parto de Radio Cubana, regata de la ŝtata instanco Instituto Cubano de Radio y Televisión.

Atako[redakti | redakti fonton]

En 1957, revoluciisto José Antonio Echeverría kun kamaradoj atakis la stacion kaj ekregis la elsendadon. Ĝi estas flanko de atako de kubaj revoluciistoj kontraŭ la Prezidanta Palaco kaj prezidanto Fulgencio Batista. Echeverría anoncis la mortigon de Batista, kaj la falon de ties reĝimo. (Vere, la ŝtatrenverso malsukcesis kaj Batista vivis ĝis 1973). Post foriri, Echeverría estis mortigita de polico en pafbatalo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]