Raffaele Cadorna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raffaele Cadorna
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1815 (1815-02-09)
en Milano
Morto 6-an de februaro 1897 (1897-02-06) (81-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Reĝa Akademio de Torino
Familio
Frat(in)o Carlo Cadorna
Infano Luigi Cadorna
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr

Raffaele CADORNA (la 9-an de februaro 1815 - la 6-an de februaro 1897) estis piemonta generalo kaj unu el la plej gravaj italaj ĉefoj respondecaj pri la Unuiĝo de Italio.

Li naskiĝis en Milano, Cadorna eniris militan akademion en Torino en 1832. Li aliĝis al la inĝenieristika korpo en 1840. De marto 1848 ĝis aŭgusto 1849 li komandis batalionon de volontulaj inĝenieroj en Lombardio dum la Itala Sendependeca Milito.

Servante la Piemontan armeon en januaro 1855 dum la Krimea Milito, Cadorna gajnis influon dum la Piemonta Milito ĉe la Batalo de San-Marteno kaj estis nomita kolonelo en 1859.

Li estis nomumita Ministro de Milito en la respublika reĝimo de Toskanio tiun saman jaron, Cadorna funkciis kiel ĝenerala leŭtenanto kaj gvidis armeon dum la ribelo de sep kaj duono farante sukcesajn operacojn kontraŭ la aŭstroj en la friula kampanjo de junio ĝis julio 1866.

Poste li gvidis la kapton de la papaj ŝtatoj, la kapto de Romo de la trupoj de Cardona finiĝus la 20-an de septembro 1870 kaj tiel kompletigos la unuiĝon de Italio. Pro liaj servoj, Cadorna estis nomumita senatano la sekvan jaron, sed baldaŭ retiriĝis de la publika vivo kaj iris vivi en Toskanio ĝis sia morto.